Portretoj

Ĵukov, Militulo

Sensema-logikiva ekstravertulo
(malracia)

Georgij Ĵukov - marŝalo, fama rusa militestro dum la Dua Mondmilito.

1. La fina rezulto. Jen estas la nura, kio lin interesas. Li akceptas ĉion, kio estas bezonata por atingi tiun ĉi "finrezulton", kiel sian ĉeffaron. Vola kaj celstrebanta homo. "Se steloj eklumas nokte, sekve iu tion bezonas". Emfaze nedemonstrema, li tute ne zorgas pri impreso, kiun li postlasas al aliuj. "Mi ne komprenis, ripetu!" - diris S.P.Koroljov (la kreinto de Rusa kosma tekniko). Ne ĉiu ĉefo aŭdacus diri "Ne komprenis". Ĉion, kion li faras, estas farata kun absorbeco, pasie kaj kun intenco finplenumi. Li havas la karakteron de nepaciĝebla luktanto, kiu devas kontraŭ iu ajn prezo superi tiun aŭ alian kontraŭulon. "Oni ne devas eviti malfacilaĵojn! Oni scipovu superi ilin" estas lia slogano.

2. Rezoluta kaj severa karaktero. La esprimo "Rigora sed justa" estiĝis jam triviala rilate al tiuj homoj. Ekzemple, marŝalo Ĵukov estis tre bruska kaj "kruta", kaj nur li povis diri al Stalin: "se vi opinias, ke la Stabestro kapablas nur diri stultaĵojn, tiam li ne devas fari ion ĉi tie. Mi petas min liberigi je la posteno de Stabestro kaj sendi al fronto". Li ne dubas sian rajton estri homojn. Kvankam li ŝatas kolegian diskutadon, li ĉiam strebas diri la lastan vorton. Kutime tio kompensiĝas per lia profunda absorbeco kaj kapablo entuziasmigi aliajn homojn.

3. Bona taktikisto. Li rapide komprenas kurantan situacion kaj dismeton de fortoj, faras decidon kaj agas. Li kapablas je politika "boardo", sed neniam perdas sian ĉefcelon. Lia logiko estas forta sed "celstreba", "partia", ĝi servas ne por filozofia rezonado sed por krea serĉo de la plej mallonga vojo al la celo. Pli probable ke li cedas sian logikon ol sian celon.

4. "Senpasia". Oni apenaŭ povas timigi, malamigi kaj sentigi lin pri aliaj negativaj emocioj. Ne miras kaj ne envias. Ju pli danĝera estas la situacio, des pli rezoluta kaj sintena li estas.

5. Li ne ŝatas paroli pri sentimentoj. Tio ne estas lia tereno. Sed se li senintence ion diskonigas, tiam sentas ke li kvazaŭ perfidis sin. Li timas amon kiel nemerititan lukson, ankaŭ timas aliajn sentimentojn. Juĝante aliajn homojn laŭ sia sperto, li ne dubas ke oni povas amordeziri lin, tamen li malofte estas certa ke oni ankaŭ amas lin. Li bezonas emocian subtenon de sia partnero kaj subigas siajn emociojn al li. Tamen li ne ŝatas konformiĝi al sia partnero en siaj agoj, sed nur ordoni.

Via dualo (psikologie kompletiganta tipo): Jesenin (Lirikulo) (intuiciema-etikiva introvertulo).

Se vi malkonsentas - ekprovu trovi sin inter la "najbaraj" tipoj:

Mi ne estas tiel zorgoplena pri aferaj problemoj, sed al mi estas pli facile komunikiĝi kun homoj, mi penas interkonsenti kun ili

SEE

Mi ne estas tiel praktikema, ne ŝatas "premi" homojn; tamen mi scipovas "brili" per mia erudicio kaj opinias, ke mi ne devas kaŝi tiun scipovon

ILE

"Agresema" estas dirata ne pri mi: mi estas pli takta, malpli temperamentema. Mi penas ne elstari precipe, sed mi scipovas fari mian faron en la plej efika maniero.

SLI

Mi pli klare planas kaj prikalkulas tion, kion mi bezonas, obstine iras al mia celo; se mi ne scipovas obteni ĝin tuj, per vola impetego, do mi daŭrigos lukti, eĉ kaŝe, ĝis la venko

LSI

Mi ne cedas al momentaj emocioj, tre atentas pri "malgravaĵoj" kaj detalaĵoj, ĉar ili povas poste esti gravaj pri la afero.

LSE

Eble mi ne estas tiel decidema, sed mi penas kompreni interesojn de aliuloj kaj apenaŭ difektos ilin

ESE

Mi estas rezoluta, sed ne agresema; mi penas esti optimista kaj iniciatema; al mi ne ĉiam sufiĉas da impeteco, sed mi pli bone antaŭscias disvolviĝon de eventoj

LIE

ßíäåêñ öèòèðîâàíèÿ

Portretoj