Motivoj kaj filozofioj
de la 16 tipoj

© Viktoro Gulenko, Kievo, Ukrainio, 1991.
© Tradukis Dmitrio Lytov kaj Aleksandro Galkin, 2002.
© Fotografioj: © Je.S.Filatova, 1991 – 2002.

1. Diversaj tipoj - diversaj motivoj, instigoj.

Por ke oni povu motivigi lernantoj al sorbo de ideoj, al fervoro pri lernado, oni devas kompreni iliajn stimulojn.  La diferenco de stimuloj ofte estas kaŭzata de la personaj tipoj.

La ideo de “motivo” estas duflanka.  Unuflanke, oni trovas motivojn per la esenco de plenumota laboro mem, kiu donas la eblecon riveli siajn fortajn kapablojn. Aliflanke, oni estas instigata ankaŭ fare de la estonta rezulto de sia laboro, se ĝi estas sufiĉe grava. En mia artikolo mi uzos la unuan flankon de ĉi tiu ideo. Oni povas distribui la 16 tipojn je 4 grupoj de stimuloj, kies membroj havas similajn motivojn. Tiuj grupoj estas plenigataj laŭ du kriterioj (ni jam temis pri ili en la antaŭa artikolo [3], rigardu ankaŭ la Tabelon 2): ekstravertuloj/introvertuloj kaj sensuloj/intuiciuloj.

Tabelo 1. Stimuloj de la 16 sociotipoj.

  Ekstravertuloj Introvertuloj
Sensuloj

PRESTIĜO:
Administrulo, Bonvivulo,
Militulo
, Politikulo

BONSTATO:
Inspektulo, Gardulo,
Majstrulo
, Perulo

Intuiciuloj

UNIKECO:
Entreprenulo, Mentorulo,
Serĉulo
, Psikologulo

SIN-VALORO:
Justigulo, Konfesprenulo,
Kritikulo
, Lirikulo

Sensaj ekstravertuloj. Ili bone demonstras sin en lapraktika agado kun kreskantaj kontaktoj.  Ili estas instigataj per PRESTIĜO: grava pozicio en la socio, sukcesa kariero, potenco kaj influo, atento kaj respekto de aliuloj. Kiel atestas pedagogia praktiko – nia [1] kaj de la usonaj psikologiistoj [2] – ĉi tiuj sociotipoj tre ofte dominas en multaj lerngrupoj. Preskaŭ duono de ĉefoj de oficejoj, organizoj kaj grandaj firmaoj apartenas ĝuste al ĉi tiu stimulgrupo.  Kiam oni instruas al la klaso, kie dominas ĉi tiuj tipoj, oni devas evitadi tro teoriajn kaj “laŭlibrajn” sciojn, alproksimigi la instruadon al la socia praktiko, uzadi multajn impresajn ekzemplojn kaj praktikajn testojn, kaj neniam forgesi rimarkigi sukcesojn de lernantoj.

Sensaj introvertuloj. Ili sukcese demonstras sin en praktika agado kun stabilaj kontaktoj.  Ili estas instigataj per BONSTATO: bona materia bazo, certeco pri la estonteco, ordo kaj komfortaj kondiĉoj de la vivo kaj laboro. Kvanto de ĉi tiuj sociotipoj en lernejaj klasoj kutime okupas la duan lokon – mapli ol la sensaj ekstravertuloj, sed pli ol la intuiciaj ekstravertuloj aŭ introvertuloj. Ili formas kvazaŭ la “fundamenton” de la grupo aŭ klaso. En la socio sensaj introvertuloj formas la tiel nomatan “mezan klason” (middle class) – socian bazon de iu ajn prospera ŝtato. Se ili sentas sin bone, do la socio ankaŭ disvolviĝas stabile, sen revolucioj aŭ ekstremismo. Kiam instruisto instruas al ĉi tiuj tipoj, li devas doni precipan atenton al la aplika flanko de la instruado, profesiismo kaj kvalito de la transdonataj scioj kaj scipovoj.

Intuiciaj ekstravertuloj. Ili sukcese demonstras sin en la netradiciaj aŭ konstante ĝisdatigataj sferoj de agado kun kreskantaj kontaktoj. Ili estas instigataj per UNIKECO: neordinareco, perspektivo de tasko, ĝia intelekta komplikeco kaj pasiigeco, per grandaj, “tutmondaj” rezultoj de proponataj projektoj. Kutime iom de ĉi tiuj sociotipoj okupas la trian ŝtupon, sed ilia sinkonduto maltrankviligas la instruiston ofte eĉ pli ol sinkonduto de la sensuloj – per ilia "malŝabloneco", “nekutimeco”, per ilia deziro transiri limojn de la kutimiĝo ordinareco. Ĉi tiu grupo de la sociotipoj donas al la socio plimulton da intelektaj avanuloj de la epoko – eltrovintoj, fondintoj de novaj sciencoj (logikuloj) aŭ kredsistemoj (etikuloj), ideaj inspirantoj de novnaskiĝantaj tendencoj de socia penso. Kiam instruisto laboras kun intuiciaj ektravertuloj, li devas neniam samniveligi ilin, neniam malakceli iliajn serĉojn, ĉiam doni al ili la oportunecon eldiri siajn teoriojn kaj eĉ disputi kun la instruisto.

Intuiciaj introvertuloj. Ili sukcese demonstras sin en la netradiciaj aŭ konstante ĝisdatigataj sferoj de agado kun stabilaj, neŝanĝemaj kontaktoj. Ili estas instigataj per SIN-VALORO, t.e. ebleco esplori kaj fari tion, kio estas grava por ili, laŭ la horaro, kutima al ili. Ilia interna mondo de ideoj plej gravas por ili, determinas iliajn celojn. Tiam taskoj, kiujn ili ricevadas de la instruisto, devas nepre kongrui kun ilia specifo: metodoj de laboro, kredo ktp. Kvankam la intuiciaj ekstravertuloj donas al la socio intelektajn avanulojn, la intuiciaj introvertuloj donas geniulojn (tiam ĉi-grupo estas la malplej kvanta). Tiam mi konsilas al instruistoj – bonvolu permesi al ili fari tion, kion ili opinias interesa. Stimuloj de prestiĝo, potenco, bonstato kaj eĉ prioritato kaj intelekta avaneco negrave influas ilin – preskaŭ ĉiam la intuiciaj introvertuloj distingiĝas per modesteco kaj nepretendemo.

Se oni konas la instigojn/motivojn – oni povos trovi necesan metodon de la instruado, korekte distribui taskojn inter la lernantoj laŭ iliaj kapabloj kaj interesoj.

2. Filozofioj de la 16 tipoj.

La problemo de la stimuloj interligas kun la problemo de la vivaj motivoj – pli profunda kaj abstrakta kategorio.  Mi, kiel reprezentanto de la intuicia sociotipo, klopodas ne preteratenti la “idean” flankon de la problemo. Ĉiu sociotipo havas siajn ideojn pri tio, kio direktas la mondon kaj la homaron – alivorte, sian filozofion.Unu el la plej gravaj filozofiaj problemoj estas la problemo de la materio kaj ideo: kiu estas la plej grava?

Mi nomos materiistoj la tipojn, kies stimuloj kaj motivoj estas precipe materiaj, t.e. la 8 sensuloj (t.e. la sensaj tipoj). La intuiciaj tipoj, aliflanke, nomiĝos ideistoj, ĉar ili motiviĝas precipe per ideoj (rigardu la Tabelon 2).

Atentu! Bonvolu ne kompreni min tro laŭvorte: mondaj filizofiaj kaj ideologiaj sistemoj ofte ne kongruas kun la individuaj sistemoj de stimuloj. Certe, mi nur simpligas la socionikan teorion por vi, kaj tiamaniere faciligas komprenon.

2.1. Objektivaj ideistoj (intuiciaj ekstravertuloj).

Mentorulo: la mondo direktatas per fato, providenco. Li estas la plej mistikema aŭ religiema sociotipo, kiu ofte sincere kredas pri sia “elektiteco”, certas, ke li estas predikanto de la Diaj, kosmaj aŭ aliaj supernaturaj fortoj.

Serĉulo: la mondo direktatas per tutmonda racio, intelekto. Ĉi tiu sociotipo kredas pli ol la aliaj la eblecon de ekkono de la plej komplikaj fenomenoj, la racian strukturon de la objektiva mondo, ĝian kompreneblecon per ĝustaj logikaj principoj ("Dio ne ludas ĵetkubojn" - Einstein).

Psikologulo: la mondo direktatas per la sento, kiu estas pli forta ol la persono mem; li estas la plej altruisma personeca tipo, kiu povas helpi homojn, eĉ ne postulante dankon rekompence. Tio ankaŭ klarigas lian fortan emon al la kompato.

Entreprenulo: Viva Naturo kreas ĉion. Ĉi tiu sociotipo “animigas” materiajn fortojn de la naturo, kaj tiam povas esti nomata “idea materiisto”.

2.2. Subjektivaj ideistoj (intuiciaj introvertuloj).

Justigulo: la mondo direktatas per la penso ("Mi pensas, do mi estas" – Rene Descartes). Se oni komprenos, kiaj sistemaj leĝoj direktas la socion, tiam la socio povas esti justa. Li estas la plej logika sociotipo, kiu opinias, ke iu ajn fenomeno determiniĝas per la universalaj ideoj (arketipoj, ejdosoj, aprioraj kategorioj) kaj iliaj interligoj.

Kritikulo: la mondo direktatas per la ŝanco. Malsimile al Justigulo, li kredas, ke la objektivaj leĝumoj praktike ne ekzistas, ĉio estas relativa kaj determiniĝas per la probableco. Li estas la plej ema al agnostikismo ("Mi scias nur, ke mi scias nenion" - Sokrates). Ekscio estas ebla nur dank’ al la kondiĉo de la plena ena klareco kaj trankvileco, kion oni povas atingi per meditado.

Lirikulo: la mondo direktatas per humoro, kondiĉo. Li estas la plej ŝanĝema psikologia tipo, kiu tre dependas de sia interna humoro. Tiam oni facile povas konvinki lin pri multaj aĵoj, se nur oni sufiĉe persistos.  Tamen li ankaŭ facile abdikas la altruditajn ideojn.

Konfesprenulo: la mondo direktatas per bonkoreco. Ili estas la plej kompatema sociotipo, kvankam eĉ iliaj sentoj ne ĉiam realiĝas per agoj. La humana socio povas ekzisti, se ĉiuj direktatos per idealoj de la bonkoreco kaj justeco dum la tuta vivo. Sed idealoj devas naskiĝi en la animo de la homo mem, sed ne esti altruditaj.

2.3. Objektivaj materiistoj (sensaj ekstravertuloj).

Militulo: la mondo direktatas per forto kaj potenco. Li estas la plej volforta el ĉiuj sociotipoj. Li komencas lukton nur tiam, kiam li trovas malfortecon de la oponanto, aŭ sekurigos sian avantaĝon. Oni devas kredi nur la objektivan realecon, kiun ni posedas per niaj sensumoj, ĉio alia estas nur iluzio.

Politikulo: la mondo direktatas per famo, homaj rilatoj. Dum lia infaneco li faras multajn erarojn dank’ al sia granda iniciato, kaj tiam kredas nur al siaj sentoj. Ĉio alia – vortoj, ideoj, konceptoj – estas nur instrumentoj de influo al la homoj.

Bonvivulo: la mondo direktatas per la ardo, impeto, pasio. Li estas la plej emocia persona tipo, kiu povas ankaŭ influi humoron de aliuloj. Oni povas eĉ miskompreni lin esti “ideisto”, ĉar li povas fari bone nur tion, kion li aprobas kaj konsideras “bona”.  Sed lia dependeco de la emocia stato de aliuloj estas plene materia, same kiel liaj kapabloj defendi interesojn de sia familio kaj proksimuloj.

Administrulo: la mondo direktatas per laboro kaj faro. Li estas la plej materie pensanta sociotipo, kiu gvidas sin en siaj rezonadoj nur per faktoj kaj praktike provitaj leĝumoj. Li ĉiom dependas de labora proceso, subigas siajn planojn al ĝi. Li refutas iujn ajn elpensitajn teoriojn kaj skemojn, se ili ne estas reprezentataj kiel funkcianta teknologio.

2.4. Subjektivaj materiistoj (sensaj introvertuloj).

Inspektulo: la mondo direktatas per ordo kaj disciplino. Li estas ulo la plej dependanta de organizo de konkreta spaco, kiu ĉiam subiĝas al estanta sistemo. Li refutas iun ajn grandan alternativon, ĉar abdiko de konata strukturo signifas por li perdon de la grundo, nedirekteblan kaoson.

Gardulo: la mondo direktatas per moralo kaj devo. Ĉi tiu psikologia tipo kiel neniu alia dependas de siaj enaj moralaj principoj. Oni rajtas tiel konduti sin koncerne aliulojn, kiom tiuj meritas. La stabila sistemo de la rilatoj kaj moralaj valoroj devas esti gardata kontraŭ iuj ajn eksteraj atencoj. Eĉ neatendita forta pasio povas estingiĝi per vola penado.

Perulo: la mondo direktatas per plezuro. Ĉi tiu sociotipo faras bone nur plezuran kaj ne lacigantan laboron. Li estas sufiĉe konforma, facile adaptiĝas al aliuloj, kredas, ke aliuloj volonte konsentos kun liaj interesoj, se li kreos al ili komfortan etoson kaj proponos tion, kio mankas al ili, por ke ili ankaŭ povu vivi por ilia plezuro.

Majstrulo: la mondo direktatas per la utilo. Laŭ sia filozofio li neniam faros ion neutilan, kaj ne proponos tion al la aliuloj. La principo de minimuma ago, kiu direktas la fizikon, estas ankaŭ lia propra principo.  Kiel la plej teknologie pensanta persona tipo, li opinias, ke la plej grava argumento estas la alvoko al homa sobra penso.

Literaturo.

1. Gulenko V.V., Tyŝĉenko V.P.  Jung en lernejo (1997, ruse).
2. Lawrence, Gordon. People types and tiger stripes. Center for Applications of Psychological Type, Inc. Second edition, pages 39-40 (1984, angle).
3. Lytov D.A. Socioniko: talentoj kaj rilatoj: IPR, 2002, No. 3.

La aŭtoro: Viktoro Gulenko (surfote; nask. 1957) – ukraina psikologiisto, publikis kelkajn librojn („Socioniko por estroj“ – 1990, „Abocoj de socioanalizo“ – multaj eldonoj, „Administrado de harmonia laborgrupo“ – 1996, „Jung en lernejo“ – 1997, „Struktura kaj funkcia socioniko“ – 1999) kaj pli ol cent artikolojn. Konsultas kaj instruas en la sferoj de infana psikologio kaj profesia preparado.  Fondinto de la psikologia skolo de socioanalizo. Loĝas en Kievo, Ukrainio.
Sociotipo: Justigulo (logikema-intuiciiva introvertulo).

Tabelo 2. Stimuloj kaj filozofioj de la sociotipoj.

 
Raciaj logikuloj
Raciaj etikuloj
Malraciaj logikuloj
Malraciaj etikuloj
Sensaj ekstravertuloj:
PRESTIĜO
(objektivaj materiistoj)

Administrulo
Logikema-sensiva
ekstravertulo

Bonvivulo
Etikema-sensiva
ekstravertulo

Militulo
Sensema-logikiva
ekstravertulo

Politikulo
Sensema-etikiva
ekstravertulo
Sensaj introvertuloj:
BONSTATO
(subjektivaj materiistoj)

Inspektulo
Logikema-sensiva
introvertulo

Gardulo
Etikema-sensiva
introvertulo

Majstrulo
Sensema-logikiva
Introvertulo

Perulo
Sensema-etikiva
introvertulo
Intuiciaj ekstravertuloj:
UNIKECO
(objektivaj ideistoj)

Entreprenulo
Logikema-intuiciiva
ekstravertulo

Mentorulo
Etikema-intuiciiva
ekstravertulo

Serĉulo
Intuiciema-logikiva
ekstravertulo

Psikologulo
Intuiciema-etikiva
ekstravertulo
Intuiciaj introvertuloj:
SIN-VALORO
(subjektivaj ideistoj)

Justigulo
Logikema-intuiciiva
introvertulo

Konfesprenulo
Etikema-intuiciiva
introvertulo

Kritikulo
Intuiciema-logikiva
introvertulo

Lirikulo
Intuiciema-etikiva
introvertulo

 

http://dostavka-byketov.ru .