Portretoj

 

Ŝerlok Holmes, Administrulo

Logikema-sensiva ekstravertulo
(racia)

1. Rapida, klara, sobra cerbo. Li scipovas agi racie kaj logike. Sporta staturo, akraj kaj severaj trajtoj de la vizaĝo, kvazaŭ tuj granitiĝos - sed kaŝita nervozumeco, alta poezieco. Forto kaj ena pleneco, devsento kaj subsurfaca nerva vibrado. Li estas denaska skolto - kolektas informacion el ĉiaj fontoj strebante al plena klareco por sia ago (Richard Sorge, Sherlock Holmes).

2. Ĉion, kion mi faras - mi faras bone. "Jen estas unu talento kiun nepre havas famaj bazopilkistoj kaj famaj bazopilkaj taĉmentoj. Tio estas la impeteco. Tio estas la kapablo kuri pli rapide, movi pli vigle, esti pli persista ol oni bezonas" (F. Brooks). Iniciatema, decidema, ŝatas esti en la centro de atento. Siajn ideojn li defendas kuraĝe kaj kun granda pasio. Ne timidas antaŭ la ĉefoj, eĉ estas agresema. Li scias ke la afero estos bonfarita, se oni tuj precize ritmigas ĝin. Li ne toleras prokrastojn. Li estas arda luktanto pri kvalito, solideco de laboro. Bona oficiro. Li kapablas labori po 19.5 horoj ĉiutage (Thomas Edison).

3. "Kolerego estas la granda dio de fortuloj". Li emas malkvietigi ĉirkaŭulojn. Li ne rakontas pri la bono: konsideras ĝin memkomprenebla. Li penas disemociigi ĉirkaŭulojn per siaj grumblaj emocioj. Li kredas, ke superfluaj emocioj lacigas homojn, kaj tio veras koncerne lian dualon Konfesprenulon. Kiam li parolas, li emas vortpremi la kunparolanton, eĉ penas lin timigi, tamen, se oni ne timas lin - li galantiĝas kaj ĝentiliĝas. Kolerego estas lia azilo por ekstremaj situacioj, kiujn li mem ne povas superi. La celo de tiu ĉi koleremo estas mobilizi la partneron kaj kiam la tasko estas solvita - li trankviliĝas.

4. Kredo je honesta ludo. Li rigardas observon de reguloj kiel fortan trajton, signon de forta karaktero. Li ne toleras ruzecon kaj kovardecon, malamas fraŭdulojn kaj trompulojn. "Politikaj boardoj povas doni rapidan rezulton, tamen nur fervora ĉiutaga laboro rezultigas veran longtempan kaj solidan efekton" (Kim Philby). Li ŝatas ordon: aĉetinte novan aĵon, li nepre tralegos instrukcion kaj nur poste enŝaltos. Vojaĝante ĉiuvive, Roald Amundsen evitadis malfacilajn situaciojn. "Venko atendas tiun, kiu havas ĉion enorde, - li diris, - kaj tion ĉi oni nomas Fortuno". Adepto de honesta laboro. "Se ĉio ŝajnas facila, tio pruvas senerare, ke la faranto estas tre malsperta kaj ke la laboro estas pli alta ol lia komprennivelo" (Leonardo da Vinci).

5. "Modera forto, kiun kutime havas militistoj". Li aspektas belfigura, svelta - eĉ se li neniam servis en armeo. Li vestas sin bontone kaj elegante, sed ne "trotualetas". Li surhavas sian veston longe, kaj la vesto ĉiam aspektas freŝa, kvazaŭ la tempa faktoro ne tuŝas ĝin. Li ne nur mem ne portas maloportunan piedveston, sed ankaŭ aliaj devas vesti sin nur tre bele. Estetikulo.

Via dualo (psikologie kompletiganta tipo): Dostojevskij (Konfesprenulo) (etikema-intuiciiva introvertulo).

Se vi malkonsentas - ekprovu trovi sin inter la "najbaraj" tipoj:

Mi estas malpli rezoluta, sed tute ne detalaĵema kaj pli fleksema, iufoje mi eĉ povas cedi dum la disputo por trovi optiman solvon

LIE

Mi estas pli emocia; se mi rimarkas maljustecon - mi eĉ povas eksplodi, sed mi estas ĉiam "malfermata" por tiuj, kiu ŝatas kaj respektas min

ESE

Mi estas pli diskreta kaj kaŝema, por mi tre gravaj estas ordo kaj disciplino

LSI

Mi estas pli trankvila, malpli brua, pli malvarmsanga; mi penas ĉiam esti ekzakta, sed preferas havi flekseblan horaron

SLI

Mi estas pli rezoluta, kaj diversaj sterotipoj ne ĝenas min dum miaj agoj

SLE

Unuflanke, mi estas ege malpli konsekventa kaj malpli ordema; aliflanke, mi preferas trovi originalajn solvojn, anstataŭ ripeto de metodoj de aliuloj

ILE

Konsekvenco estas bona, sed mi penas kompreni homojn kaj ĉirkonstancojn, ankaŭ dum miaj agoj; miaj plaĉoj kaj malplaĉoj estas tre ŝanĝemaj

SEE

ßíäåêñ öèòèðîâàíèÿ

Portretoj

 

Rambler's Top100