Portretoj

Maksim Gorkij, Inspektulo

Logikema-sensiva introvertulo
(racia)

Maksim Gorkij - fama rusa verkisto ("Sur la fundo", "Patrino"), estinta revoluciisto kaj amiko de Lenin, poste - elmigranto, finfine - Estro de la Unio de Sovietaj Verkistoj.

1. Konsekvenca adepto. Li scipovas tre sobre kaj precize elekti la plej bonan el estantaj sistemoj aŭ dogmoj kaj senkompromise (obstiniĝante) lukti por ĝia efektivigo. Li kategorie refutas ĉion, kio ne povas kongrui al ĝi. Li perfektigas la sistemon ĝis ideala stato. Li estas tre fidinda pri efektivigo de sia sistemo, eĉ se tiu ĉi sistemo prezentas ŝanĝecon. Tiel Talleyrand scipovis esti okupanta bezonatan postenon ĉe Bourbon'oj, dum La Konvento, La Direktorio, Napoleon kaj ree ĉe Bourbon'oj, kaj forpasis riĉa kaj luksa, ĝuste al kio li strebis.

2. Sobra realisto. Neniam li desperiĝas aŭ iluziĝas- kontraŭe li estas ĉiam egale malnerva, trankvila, logika. Li mem ne emas fantazii kaj ne ŝatas fantaziemecon de aliaj.

3. Esploristo. Li emas profunde esplori konkretajn problemojn, zorge ligas ilin al jam ellernitaj. Li scipovas aŭskulti kunparolanton, ofte li povas aŭdi eĉ du parolantojn. Alta normo de soleco. Li malmulte legas, multe meditas - tio estas lia ŝatokupo. Ĉiam li igas sciojn praktike uzeblaj. Tiuj, kiuj ne posedas lian kapablon kompreni situacion ĝis etaj detaloj, traktas liajn agojn kiel paradoksaj kaj hazardaj. Li scipovas ekvidi eliron tie, kie neniu pli povas ĝin vidi.

4. Kunmiksaĵo de takteco kaj aventurismo. Li estas sufiĉe malkomunikema kaj kaŝema. Ne ŝatas esti atentcentre. Dum komunikiĝo li estas zorgema kaj netrudiĝema. Tamen li bezonas aŭskultantaron. Lia celstrebeco pri efektivigo de lia sistemo absorbas homojn. Se li vidas ion precize kaj aliaj ne tiom precize, li agresiĝas. Li estas spitema kaj senkompromisa (Martin Luther). Se li estas ĉefo, li preferas striktecon ("ŝraŭbi boltingojn"). Taktema, sentas homojn, sed traktas ilin kiel ilojn kaj lin ne distras personaj sentoj, simpatioj kaj antipatioj, ĉar gravas nur rezultoj. Li subordigas etikon al logiko (Stalin). Ne toleras kiam oni tuŝas liajn propraĵojn - por li tio estas severa ofendo. Li malfacile toleras agresemajn homojn, sed strebas ne disputi kun ili.

5. Stoikulo. Sinregema kaj justa, ne disipas tempon por ĉiutagaĵo. Li preferas kaŝi siajn sentojn: malsaton, lacecon, doloron, timon, kiel malsana infano ne ĝemas por ne ĉagreni patrinon.

6. Proksimuloj. Li ne kaŝas siajn apetencojn, iufoje eĉ ŝajnas ke li intence demonstras ilin. Li preterlasas neniun aliseksul(in)on neremarkita kaj nepritaksita. Pri sentoj de ĉirkaŭuloj li juĝas laŭ iliaj eksteraj riveloj: kiel oni rigardas, parolas kun li. Tiel li facile povas erari kaj miskompreni sian deziron esti amata kiel sentimenton de sia partnero. Li scias pri tio kaj tial estas malfidema kaj suspektema.

Via dualo (psikologie kompletiganta tipo): Hamlet (Mentorulo) (etikema-intuiciiva ekstravertulo).

Se vi malkonsentas - ekprovu trovi sin inter la "najbaraj" tipoj:

Mi ankaŭ scipovas plani, sed mi ofte havas problemojn pri realigo de miaj ideoj; mi ne ŝatas "premi" aliulojn kja ne toleras kiam oni opresas min

LII

Mi estas malpli kategoria dum komunikado; mi eĉ povas cedi pri ordo pro miaj proksimuloj

ESI

Mi estas pli vigla, entreprenema, ne ŝatas burokratan proceduraĵon kaj ŝatas iniciaton

LSE

Al mi ordo kaj tradicioj plaĉas nur tiam, kiam ili ne limigas miajn rajtojn; mi "vaste" komprenas la mondon kaj ne ŝatas burokrataĵon

SLE

Mi penas esti pli takta kun aliuloj, malpli opresi ilin, penas rimarki iliajn kapablojn

SLI

Mi havas pli fortan imagon, kaj mi scipovas rigardi kritike la plej "perfektajn" reglojn, la plej "logikajn" argumentojn

ILI

Mi ŝatas ĝui pri la vivo, kaj ne ŝatas striktan ordon

SEI

ßíäåêñ öèòèðîâàíèÿ

Portretoj

Rambler's Top100