Portretoj

Ĵan Gaben [Jean Gabin], Majstrulo

Sensema-logikiva introvertulo
(malracia)

Jean Gabin [Ĵan Gaben] - franca filmaktoro ("Nebula kajo").

1. Glacimonto en oceano. Li estas spitema, malkomunikema, preskaŭ ĉiam same senemocia kaj enigma. Liaj movoj estas trankvilaj, precizaj, tre "ŝparemaj". Flanke lia rezulto ŝajnas ĉiam pli granda ol entreprenitaj klopodoj. Neemfazema trankvila persisto kun nepra finplenumo de ĉio komencita, ena respondeco pri afero kaj modesteco. Kiel tipa Britano aŭ Japano, li ne estas emfazema pri sia rilato al laboro, same kiel li ne emfazas siajn sentojn entute. Komence povas ŝajni, ke li faras ĉion malfervore, maldiligente. Sed iom post iom oni komencas kompreni, ke lia malhasteco respegulas la tutan vivritmon: konekso de ena libereco kaj solideco.

2. Talenta mallaborulo. Distinge de Serĉulo, li ne laboras sencele. Li estas denaska inventisto, sed ne hastas realigi siajn ideojn, se kondiĉoj por maksimuma rezulto ankoraŭ ne "maturiĝis". Li fieras pri sia scipovo ne fari ion senutile aŭ senprofite. Li adoras komforton kaj oportunojn. Dum kunagado kun aliulo ĉio simple kaj neentrudite fariĝas, kiel li bezonas. Lia ĉirkaŭa spaco estas aranĝita ideale por laboro kaj ripozo. Estetikulo, li plene konfidas sian guston. Li vestas sin tre ordeme, bonguste, sed ne provoke. Sensiva haŭto: "princino sur unu pizo" estas dirita pri li.

3. Modera emocia satureco. Li emas kaŝi emociojn sub masko de neakirebleco kaj malvarmeco, dank' al kio li akiras fajnan "polurecon" kaj eĉ elokventecon (V.Vysotskij, A.Celentano). Li estas trankvila sub ĉiaj cirkonstancoj, sed diverstipe. Li restas malvarme neatingebla amante. Li ne hastas konfidi sentimentojn de sia facilanimeta dualo (Psikologulo). Tre ĵaluza kaj malkredema: li panike timas ke oni povas primoki liajn sentimentojn. Dum danĝeraj situacioj li obstine maltimas, trankvile alproksimiĝas la fonton de danĝero. Tio estas lia ĉefa movo - iri rekte al la kontraŭulo: eltenu tiu, kiu estas pli forta. Tio estas la ĉefa pozo de filmaktoro Jean Gabin - obstineco, severeco, ena praveco kaj sentimeco. Ju pli sola li estas, des pli neatingebla.

4. Celoj kaj metodoj. Se lia dualo ne estas apude - ŝajnas ke li estas mallaborulo kaj babilemulo. Li multe diras, sed nenion faras mem, ion atendante. Li vere atendas: ĝemkrion pri helpo. Li ne ŝatas labori sencele, kaj ne scipovas elpensi celojn memstare. Nur la arda entusiasmulo Psikologulo havas ŝlosilon por startigi precizan kaj seneraran mekanismon de Majstrulo. La rekompenco por Majstrulo estas la ĝojo, kiun li kreas per sia laboro. Pri sincereco de deziroj li kutime juĝas laŭ voĉtonoj, kiuj lin aŭtomate mobilizas. Lia dualo Psikologulo povas pli bone ol aliaj esprimi deziron kaj ĝojon; des pli ke li estas granda eksperto elserĉi talentojn kaj sincere admiri ilin. Kaj Majstrulo devas esti favorato, li ne toleras ununivelecon. Oni povas konkeri lin nur per sinceraj sentoj esprimataj per okuloj kaj voĉtonoj.

Via dualo (psikologie kompletiganta tipo): Tom Sojer [Sawyer] (Psikologulo) (intuiciema-etikiva ekstravertulo).

Se vi malkonsentas - ekprovu trovi sin inter la "najbaraj" tipoj:

Mi ŝatas ĝui la vivon, kaj ne ĝenas min pri miaj sentimentoj

SEI

Mi estas eble ne tiel praktikema, ne tiel atenta pri detalaĵoj, sed mi scipovas antaŭscii malagrablaĵojn kaj anticipe prepari min al ili

ILI

Mi estas eble malpli takta, pli temperamentema kaj rezoluta

SLE

Mi estas pli agema kaj ordema, ne ĝenas min kritiki, se mi opinias ke la kunparolanto estas ne prava

LSE

Mi estas pli vola kaj celstrebanta, mi planas miajn agojn kaj konsekvente realigas ilin

LSI

Al mi estas pli facile plani ion ol responsi pri realigo

LII

Mi scipovas kompreni moralan esencon de agoj de aliuloj, kaj kutime bone scipovas, kiu estas "la sia" kaj kiu - "fremda"

ESI

ßíäåêñ öèòèðîâàíèÿ

Portretoj

Rambler's Top100