Portretoj

Balzak, Kritikulo

Intuiciema-logikiva introvertulo
(malracia)

Honoré de Balzac [Onore de Balzak] - franca verkisto ("Ĉagrina ledo").

1. "Imago min estras". Li havas fortan intelektan imagon. La verkisto Honore de Balzak kreis portretojn de 2000 personoj, kiuj ŝajnas pli vivaj ol realaj homoj: "oni povas kompari ilin nur kun urba estrejo" - skribis André Maurois pri li. La fantasmagoria mondo de alia verkisto, Gabriel Garcia Marquez, mirigas nin per precizeco de ĝiaj detaloj. Dank' al tiu eco li bone antaŭvidas la estontecon. El apartaj agoj de unu homo li kvazaŭ kompilas (muntas) agantan modelon. Ĝenerale li scias ĉion anticipe. Se li ne antaŭsciigus pri minacantoj problemoj (bonŝancoj interesas lin malpli), li, ŝajne, fartus kiel "senbezonulo".

2. "Pastra senpasieco". Li preskaŭ neniam demonstras emociojn kaj gardas siajn proksimulojn kontraŭ ili. Li estas sincere konvinkita, ke tro fortaj pasioj alportas pereon por homo. En siaj verkoj H. de Balzac konstante demonstras kiel sentimento evoluas al monstra animo-korodanta kancero kaj finfine sufokas ĉion. Koncerne lian dualon Politikulon, kiu estas superagema kaj entuziasma persono, tio estas tute vere.

3. Profunda analizisto. Li estas certa, ke se oni ne estas certaj pri ordoj, reĝantaj en la mondo, tiam oni ne povas vivi. Kiu ne konsideras realan situacion, direktas sin al sinistro. Li preferas esti cinika ol hipokrita. Ĉiun situacion, pri kiu oni rakontas, li analizas ĝisfunde kaj tre baldaŭ komencas rakonti al miregita kunparolanto pri detaloj, bazoj kaj aspektoj, kiujn la parolanto malatentis. Lia analizo ne entenas ian sintrompon. "Ĉio ĉi estas ne pli bone ol kuirejo -samtiom da odoraĉo, kaj se oni volas ion kuiri - kotu manojn, sed poste scipovu bone delavi koton; jen estas la tuta moralo de nia epoko", - diris Vautrin, heroo de libroj de H. de Balzac, pri la vivo. Tia mizantropeco povas senkuraĝigi ĉiun - krom Politikulo.

4. "Antaŭ ĉio li estas bonkora". Malgraŭ la tuta lia negativismo, li estas ene tre malsevera homo. La cititaj vortoj pri H. de Balzac apartenas al George Sand kiu bonkomprenis bonkorecon. Li ŝatas fortajn homojn, kiuj bone scias siajn vojojn, kiuj postulas cedojn - homojn, kiuj liberigas lin de neceso mem elpensi celojn kaj kiuj mem uzas de li elpensitajn metodojn - li estas spertulo pri tiuj elpensaĵoj. Li scipovas malvarmigi entuziasmulon, kaj ankaŭ scipovas esperigi desperitojn, kiam al ili ne fortunas, kiam ĉio elfalas el la manoj, kiam fortuno ŝajnas malamika.

5. Nehavigebla, tial dezirata. Entute, Kritikulo aspektas ĝuste tiel, kiel litova studentino Laima (Politikulo) priskribis heroon de siaj revoj: "Li devas esti bela kaj saĝa. Okuloj estas grandaj kaj malĝojaj. Ne estas parolema, ne komplimentas, kaj tial ŝajnas malatingebla. Lin obsedas dekoj da problemoj, kiujn, miaopinie, oni devas malkonsideri. Min ĉarmas lia malĝojo, seriozeco, mi penas ĝojigi lin, bonhumorigi, gajigi. Mi ne enuas kiam ĉe vesperfesteno estas tia junulo". Tio estas metafora priskribo de Kritikulo, kiu estas tre konstanta pri siaj sentimentoj, ne emas aventuri, volas plenan dependecon de postulema amat(in)o.

Via dualo (psikologie kompletiganta tipo): Cezar (Politikulo) (sensema-etikiva ekstravertulo).

Se vi malkonsentas - ekprovu trovi sin inter la "najbaraj" tipoj:

Min altiras la scipovo pri analiza penso, "kiel en detektivaĵo"; sed, malsimile al la priskribita tipo, mi ne ofte scipovas fari la saman, sed ene mi estas pli emocia kaj libera

IEI

Mi estas pli praktikema, atenta pri detalaĵoj, scipovas prizorgi pri komforto kaj oportuneco

SLI

Mi tute ne tiel kritike rigardas la mondon, ofte absorbiĝas pri io nova, nekutima, ŝatas senĝenan komunikadon

ILE

Mia viva ritmo estas ege pli rapida; eble mi ne scipovas pensi tiel profunde, tamen mi scipovas fari pli dum la sama tempo

LIE

Mi estas pli ordema, planema; mi penas trakti homojn juste, ne toleras volan premon al mi

LII

Mi ne nur bone planas, sed ankaŭ scipovas konsekvence, paŝon post paŝo, realigi miajn intencojn; mi respektas ordon kaj disciplinon

LSI

Mi penas kompreni homojn, ne toleras cinikismon

EII

ßíäåêñ öèòèðîâàíèÿ

Portretoj

Rambler's Top100